Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La partoprenantoj en la dialogo la 17an de oktobro per aklamo adoptis politikan interkonsenton por la organizado de la venontaj elektoj en Demokratia Respubliko Kongo, kiuj estu pacaj, kredindaj kaj travideblaj.
Laŭ Edem Kodjo, la plifaciliganto de la dialogo, la koncernatoj en la forumo konsentis “prepari kaj organizi prezidantan, parlamentan kaj provincajn elektojn ene de 6 monatoj post la kunvoko de la elektoj, la 30an de oktobro 2017”.
La plenkunsido de la dialogo konfirmis, ke la sekva ĉefministro estos de la opozicio. La nuna ŝtatestro Joseph [ĵozéf] Kabila daŭrigos plenumi siajn devojn post la 19a de decembro 2016 ĝis la efektiva instalado de novelektota prezidanto de la Respubliko.
La politika interkonsento havas 12 ĉapitrojn dividitajn en 25 sekcioj. “Tiu interkonsento traktas aparte la voĉdonan censon, la voĉdonan kalendaron, la sekurecon de la voĉdonaj procezoj, personoj kaj varoj, la instituciojn de la elekto-buĝeto kaj la konfidigajn paŝojn”, notas la sama deklaro.
La kontrolkomitaton de la politika interkonsento formos sep reprezentantoj de la plimulto, sep reprezentantoj de la opozicio kaj kvar de la civila socio.
La dialogantoj estis kunvokitaj de la ŝtatestro Jozef Kabila, kies lasta mandato finiĝos la 19an de decembro por ebligi la okazigon de elektoj “kredindaj” kaj “kvietaj”. La elekto de lia posteulo ne okazos ĉi tiun jaron kiel jam planite. La voĉdona komisiono estis anoncinta, ke ĝi ne povas organizi elektojn ĉi tiun jaron kaj akiris de la Konstitucia Tribunalo la rajton eldoni novan voĉdonan kalendaron.
Rusaki Serge
korespondanto de Monato en D.R. Kongo
[FORIGITA!: bildo]
La nuna ŝtatestro Joseph Kabila daŭrigos plenumi siajn devojn ĝis la efektiva instalado de la novelektota prezidanto. Foto: RUSAKI SERGE