Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La interesa artikolo Vojo tra arbopintoj (Monato 2016/08-09, p. 26-27), pri ligna altpromenejo apud la litova urbo Anykščiai, mencias, ke la belecon “de la loka arbareto” “prikantis ne nur unu litova aŭtoro”. Konvenus tamen aldoni, ke ekzistas bela, dulingva, daŭre havebla esperantigo (2003), fare de Petras Čeliauskas, el la plurcent-versa poemo La arbaro de Anykščiai (1861) de Antanas Baranauskas (1835-1902), tiuloka poeto, inspirita de Adam Mickiewicz.
István Ertl
Luksemburgio