Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi rimarkis en la junia numero (Monato 2016/06, p. 23-24) lingvan misaĵon, pri kiu indas atentigi eĉ postfakte: En la artikolo pri parolado de papagoj estas diskuto pri “trejnado” de tiuj birdoj — sed en Esperanto tia ekzercado nomiĝas “dresado”. Anglalingve temas pri la sama vorto train, sed ŝajnas al mi, ke nialingva distingo inter “trejni” kaj “dresi” estas konservinda.
Cetere, alia strangaĵo en la sama numero: “blank-unga kankro” (p. 17), dum kankroj evidente ne havas ungojn. Anstataŭ la angla white-clawed estus preferinde gvidiĝi laŭ la scienca nomo pallipes, kio tradukeblus per “palpieda”.
Brian Moon
Luksemburgo