Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pri du leteroj de Wolfram Rohloff en Monato 2016/06: Atribui al mi “Onidirojn kaj gravajn erarojn”, tio povas detrui la fidon al la aŭtoro. Relegante la artikolon, mi konstatis nenion ŝanĝendan, nur la Mondaj Heredaĵoj kreskis intertempe de ses al naŭ. Mi kun mia edzino ankaŭ por tiu artikolo estis surloke kaj precize esploris mem la aferojn. Kaj ni fotas mem kaj ne sendas interretaĵojn. Iritas min, ke la redakcio elektis tiun martelan titolon. Ĝin mi demandas, ĉu mi estu sendefenda kiel la nunaj defendopreĝejoj? La kritikanton, pastoro, mi resendas al lia Biblio: Admonu vin reciproke — humile!.
Due Wolfram Rohloff kritikas (sen mia nomo) miajn “opiniojn”. Mi ne opinias, sed certakaze deduktas laŭ klare indikitaj kriterioj. Estas la redakcio, kiu ŝovas tion fojfoje al la rubriko “Opinio”.
Franz-Georg Rössler