Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Aŭstrio 90 000 rifuĝantoj petis azilon dum 2015. Ili venas precipe el Sirio, Afganio kaj aliaj landoj en Proksima Oriento kaj Nord-Afriko. Komence de 2016 6000 vivis ankoraŭ en ejoj provizoraj.
Tamen ekstere de domoj aŭ de hejtataj tendoj ne eblas en Aŭstrio travivi dum la vintro, ĉar la temperaturoj falas fojfoje sub -10o C.
En januaro okazis konferenco, en kiu oni diskutis, ke la “boato plenas”. Alivorte: Aŭstrio ne ĉiujare povas prizorgi 100 000 novajn rifuĝantojn. Ne plu ekzistas liberaj loĝejoj kaj novajn oni ne povas tuj konstrui.
La registaro kaj la estroj de la federaciaj landoj deklaris, ke la nombro de enmigrantoj nepre draste falu. Tamen daŭre validas la rajto peti azilon — sendepende de la nombro de petantoj.
Walter Klag
korespondanto de Monato en Aŭstrio
[FORIGITA!: bildo]
Rifuĝantoj, inter kiuj estas multaj islamanoj, provizore loĝas en la ĉefa stacidomo de Vieno. Oni zorgas tie pri la eblo dormi, manĝi kaj preĝi (sur aparta ŝildo la horoj de diservoj estas anoncitaj). Alia afiŝo avertas ne aĉeti varojn ĉu de privatuloj, ĉu de aliaj rifuĝantoj, ĉu eĉ de helpantoj. Foto: WALTER KLAG