Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la 1920aj jaroj mia avino devis porti pli ol 200 metrojn de malproksima puto al sia bieno trinkakvon por sia familio kaj la dombestoj. Poste ŝi havis ideon: bori ĉe la domo kaj, surprize, estiĝis arteza puto, el kiu daŭre fluis, kaj ĝis hodiaŭ fluas, purega akvo el profundo de 100 metroj.
Sed, se la akvo ne konstante fluas, baldaŭ la truo ŝtopiĝas, kaj nepras denove bori. Tial la akvo daŭre fluu. Sekve perdiĝas en orienta Stirio, en sud-orienta Aŭstrio, ĉiuhore pli ol 1000m3 da valora akvo.
Nuntempe en Stirio ekzistas en ankoraŭ 2500 artezaj putoj. La federacia lando Stirio volas nun ŝanĝi la situacion: Aŭ puton renovigi, aŭ ĝin fermi, kion finance subtenas la lando.
Tamen multaj puto-posedantoj rifuzas. Ili fondis puto-defendan asocion kaj starigis protestŝildojn: “Ne betone fermu mian artezan puton!”
La nomo de tiaspecaj putoj devenas de la nord-franca regiono Artezo, franclingve Artois [artŭá].
Walter Klag
korespondanto de Monato en Aŭstrio
[FORIGITA!: bildo]
Arteza puto en orienta Stirio (sud-orienta Aŭstrio).
[FORIGITA!: bildo]
Hundo gardas la ŝildon “Ne tiel. Mi volas konservi mian puton. Haltu!”
[FORIGITA!: bildo]
La principo de arteza puto.