Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Dankante sinjoron Takasi Isikawa pro lia artikolo Statistikoj pensigaj (Monato 2015/10, p. 15), mi volas aldoni, ke Slovakio havas inter la membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio la plej rigoran azilpolitikon.
Laŭ la lastaj oficialaj indikoj de la slovaka ministrejo pri internaj aferoj, ekde la estiĝo de Slovakio (en 1993 ĝis majo 2015) petis azilon en Slovakio 58 100 personoj, sed akiris ĝin 651 (ĉirkaŭ 1,12 %). En 2014 petis enirpermeson en Slovakion 331 rifuĝintoj, precipe el Afganio, Irako, Ĉinio, Vjetnamio kaj Turkio; azilon akiris nur 14.
Julius Hauser
Slovakio