Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la pasintaj jardekoj multe ŝanĝiĝis la sepulta kulturo, almenaŭ en regionoj, kiujn antaŭe dominis la kristana kredo kun siaj longtempe fiksitaj reguloj kaj ritoj.
Konsiderinde multe pli da homoj preferas nun la bruligadon de sia kadavro, anstataŭ tradician enterigon. Laŭ la nuna koncepto, urnaj tomboj estas pli ekologiaj kaj socikonvenaj. Krome ili ne okupas multan spacon, ne nepre bezonas flegadon fare de postrestintaj familianoj kaj ne tro kostas.
Observeblas tamen diversaj tendencoj. Estas tiuj, kiuj ne nur rezignas pri pompa entombigo, sed ordonas, ke ili postmorte fariĝu anonimaj. Aliaj kontraste jam antaŭmorte tre konscie organizas siajn lastan vojon kaj solenaĵon, kvazaŭ ili ŝatus mem ĉeesti.
Ili volas forlasi la mondon tiel, kiel ili vivis: laŭte kun moda muziko, bunte kun adekvataj ĉeestantaro kaj ĉerko, bufede kun agrablaj trinkaĵoj, distingiĝe per potenca motorciklo, renoma aŭtomobilo, eĉ aviadilo kun cindroŝuto en la maron.
Nova oferto, kiu jam multe superis tradiciajn lokajn tombejajn skulptistojn kaj ĝardenistojn, estas objekto trovita ĉe la Manhejma Maja Foiro en Germanujo. Unuavide ĝi aspektas kiel piedpilko, havebla en la koloroj de ŝatataj futbalaj teamoj. La rondaĵo estas tamen urno por la cindro de futbal-adepto.
Ne estas konate, ĉu la t.n. spirita akompananto (nun ofte laiko en kvazaŭpastra kostumo) de la solenaĵo komencas la ceremonion per fajfilo kaj poste fortatrete kikas la urnon en golejecan tombotruon.
Egale, la liverinto de la cindro tiun postmortan eventon evidente dumvive aspiris kiel kulminan “lastan ŝoton”.
Franz-Georg Rössler
korespondanto de Monato en Germanio
[FORIGITA!: bildo]
Cindro de futbal-adeptoj povas nun esti konservataj en piedpilka urno ornamita laŭ la koloroj de ŝatata teamo. Foto: RITA RÖSSLER-BUCKEL