Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĝojis kaj feliĉis kubanoj pro kvartaga papa vizito en septembro. Francisko restis en Kubo kiel “misiisto de mizerikordo” kaj gvidis diservojn en tri urboj: Havano, Holguín kaj Santiago de Kubo.
Jam ekde lia alveno ĉe la flughaveno “José Martí” kaj dum la 18-kilometra vojaĝo ĝis la apostola nunciejo en Havano kubanoj montris al sia eminenta vizitanto korinklinon, respekton kaj gastamon. Ankaŭ dum la ceteraj tri tagoj ĉie evidentis tiaj elkoraj kaj entuziasmaj sentoj.
Francisko estas la unua papo de latin-amerika deveno. Li ne estas la unua, tamen, kiu vizitis Kubon. La papoj Johano Paŭlo 2a en 1998 kaj Benedikto 16a en 2012 vizitis ĉi tiun plej grandan kariban insulon.
La papo alportis al Kubo amon al la proksimulo, fidon, rekonon kaj saluton al infanoj, maljunuloj kaj handikapuloj. Vizitinte Kubon, Francisko pluvojaĝis al Usono, kie li kunsidis kun la prezidanto Barack Obama kaj formale alparolis la membrojn de la usona parlamento.
Juan Carlos Montero Medina