Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Se kredi la proverbon “sufero duopa, sufero duona”, la jenan novaĵon rigardos konsola multaj legantoj, aŭ minimume tiuj, kies inkubo estas la trepano, la injektilo kaj la restanta instrumentaro je dispono de dentistoj. Jam en tre antikva epoko, kario frapadis niajn pragepatrojn, tiel ke kelkfoje ili bezonis turni sin al prauloj de modernaj dentkuracistoj.
Oni kredis, surbaze de la ĝisnunaj konoj, ke la plej antikvaj dentaj terapioj datiĝas de la neolitiko (antaŭ 7-9 jarmiloj). La freŝa malkovro okazinta en tiel nomata Riparo Villabruna, en la nord-itala valo Rosna, ebligas tamen pli frue dati dentkuracadon je 5000 jaroj, iam en la frua paleolitiko (aŭ praŝtonepoko): tion sciigas teamo de fakuloj el la italaj universitatoj de Bolonjo kaj Feraro, pere de artikolo publikigita de la revuo Scientific Reports.
La sciencistoj priesploris karian lezon ĉeestan en la suba molaro (mueldento, maĉdento) de viro enterigita antaŭ 14 000 jaroj en la menciita ejo. La analizoj konfirmas, ke, por purigi ĝian infektitan histon, oni intence traktis la karian kavon ene de lia buŝo. Kiumaniere? Helpe de beko el ŝtono.
Ĉi tiu malkovro pliampleksigas la homajn sciojn pri la historia evoluo de dentkuracaj proceduroj. Ŝajnas, ke tiuokaze oni sagace adaptis la jam konatan metodon de dentpikado, konsistanta el la ekspluatado de lignaj aŭ ostaj bastonetoj (utiligataj, laŭ niaj scioj, jam antaŭ du milionoj da jaroj) kun la celo forigi malgrandajn pecojn de manĝaĵo restintaj inter dentoj.
Roberto Pigro
redaktoro de la rubriko “Scienco” kaj ofta kunverkanto