Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fine de junio 2015 la Tutamerika Organizaĵo pri Sano oficiale agnoskis Kubon kiel la unuan landon en la mondo sukcesintan forigi la denaskajn aidoson kaj sifilison. Tiu ĉi sukceso meritis la laŭdojn, interalie, de Anna Lucía D’Emilio, reprezentanto de UNICEF en Kubo.
La agnosko sekvas la viziton de spertuloj de la Tutamerika Organizaĵo pri Sano, okazintan en la pasinta marto kun la celo konstati la faktojn kaj analizi raporton tiurilate submetitan al ĝi fare de la kuba ministerio pri sano.
En la jaroj post 1970 Kubo lanĉis programon, kiu celis la reduktadon de la kunnaskita sifiliso. Oni sukcesis iom post iom malaltigi la nombron de la kazoj ĝis inter 0 kaj 0,04 por ĉiu milo da novnaskitoj. Dum la agnoska ceremonio, la kuba ministro pri sano Roberto Morales Ojeda, insistis pri la daŭra neceso kunlabori en tiu fako kun aliaj landoj.
Alberto García Fumero
korespondanto de Monato en Kubo