Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Pro la politika kaj milita krizo en Sirio, kiu estigis ĉirkaŭ kvar milionojn da rifuĝintoj, Unuiĝintaj Nacioj (UN) petis, ke membro-ŝtatoj akceptu laŭeble plej multe da sirianoj. Germanio allasis ĉirkaŭ 20 000 dum Japanio nur tri.
En 2014 petis enirpermeson en Japanion ĉirkaŭ 5000 rifuĝintoj, precipe el Nepalo, Turkio, Srilanko, Mjanmaro kaj Vjetnamio. El tiuj 11 estas akceptitaj. En la sama jaro, Germanio, Usono, Britio kaj Koreio akceptis respektive 33 310, 21 760, 10 725 kaj 87.
La 20a de junio estis la Monda Tago de Rifuĝintoj. Tuj antaŭ la tago, la Alta Komisiito pri Rifuĝintoj ĉe UN anoncis, ke fine de 2014 mondskale ĉirkaŭ 60 milionoj estis elpelitaj el sia hejmo pro milito aŭ persekutado.
Isikawa Takasi
korespondanto de Monato en Japanio