Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Malpli ol unu elcento da interezoj por mono en ŝparlibro aŭ ĝirokonto en Aŭstrio — kaj de tiu sumeto unu kvarono iras al la ministro pri financo. Restas preskaŭ nul. Ĉu kaŝi la kapitalon sub matraco aŭ en ŝtrumpo? Aŭ malŝpari la monon por rapida aŭto kaj vojaĝo ĉirkaŭ la mondo?
Multaj havas pli bonan ideon. Ili renovigas, pligrandigas aŭ eĉ novkonstruas domon. Bona investo estas la izolado de domo kontraŭ varmoperdo. Sekve la hejtkostoj estas nur unu triono aŭ kvarono kompare kun neizolita domo. Krome en somero la varmego restas longe ekstere de la muroj. Nemirinde, ke nun ĉie en Vieno oni vidas konstruejojn, skafaldojn kaj gruojn.
Walter Klag
korespondanto de Monato en Vieno
[FORIGITA!: bildo]
Pli profitodona ol la banko: domo-renovigo en Vieno. Foto: WALTER KLAG