Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Komence de junio la albanoj ŝokiĝis pro nova skandalo. La prokurorejo sekvestris proprietaĵojn de italo, kiu investis milionojn da eŭroj i.a. en albanlingva televida kanalo “Agon Channel”. Akuzita estas Francesco Becchetti pro monlavado kaj nepago de impostoj.
Ankaŭ en akvocentralo ĉe Kalivaĉ investis Becchetti, ĉefe ekde 2007, sed post tri jaroj ĉesis la laboroj. Protestis kvar albanaj kompanioj kunlaborantaj kun Becchetti. Nun estas konate, ke la italo plialtigis fakturojn pri laboro farita kaj materialoj aĉetitaj: tial la akuzoj pri monlavado.
Becchetti, en Italio, rifuzas paroli kun albanaj prokuroroj. Li asertas, ke la akuzoj estas politike motivitaj, aparte dum antaŭelekta periodo en Albanio. Gazetoj, kiuj apartenas al li, kritikis la albanan registaron. Ankaŭ en Italio leviĝas demandoj pri Becchetti, sed ĝis nun forestas specifaj akuzoj.
Bardhyl Selimi
korespondanto de Monato en Albanio
[FORIGITA!: bildo]
Becchetti havas diversajn komercajn interesojn. Li posedas i.a. britan piedpilkan teamon.