Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Eksplodis skandalo ene de la reganta socialista koalicio en Albanio. Deputito, Tom Doshi, cetere probable la plej riĉa homo en la lando, akuzis la parlamentestron, Ilir Meta, pro murdatenco kontraŭ li mem.
Doshi vidigis en televida kanalo konfeson de iu, kiu pretendis, ke Meta pagos ĝis duonmilionon da eŭroj pro la atenco. La deputito aldonis, ke li jam raportis la komploton interalie al la komisiono pri sekureco, kiu tion konfirmis.
Tuj kaptis la okazon la opozicio por substreki la ligojn inter socialistoj kaj krimuloj kaj por insisti pri senkrimuligo de la parlamento.
La polico ĉe la landlimo arestis la supozatan murdonton, kiu neis tion, kion li diris en sia televida “konfeso”. La prokuratorejo esploris la aferon ĉe diversaj deputitoj kaj aliaj altranguloj kaj fine petis permeson aresti Doshi pro falsa akuzo. Li, kaj alia deputito, restas provizore sub hejmaresto.
Bardhyl Selimi
Korespondanto de Monato en Albanio