Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ekde aprilo Slovakio havas katokafejon, kie gastoj povas ĝui kafon, teon kaj (senglutenan) kukon en ĉeesto de katoj. En la kafejo estas kvar katoj, konstante observataj de bestkuracisto, kiuj estas je la dispono de gastoj.
Iveta Rossová [rosova], la posedantino de la kafejo, diras, ke katoj povas kadre de t.n. felinoterapio nuligi streson kaj kuraci sangopremon, malgrandajn vundojn ktp. Laŭ fakuloj kato kreas oscilojn en intervalo de ĉ. 20 kaj 140 hercoj, kiuj povas kuraci diversajn sanproblemojn.
En la kafejo estas bonvenaj precipe gastoj, kiuj pro manko de mono aŭ pro sankialoj ne povas hejme prizorgi katojn. Dum vizito evidentis, ke la katkafejo plenas je gastoj. Dormis unu kato, alian karesis pensiulo kun nepo.
La katkafejo troviĝas en la urbo Martin, ĉ. 230 km norde de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝi estas ĉiutage malfermita.
Julius Hauser
Korespondanto de Monato en Slovakio
[FORIGITA!: bildo]
La posedantino de la katokafejo, Iveta Rossová, staras antaŭ la enirejo. La afiŝo tekstas: Kato ne estas ludilo. Kato estas majesta, nobla, sendependa persono. Foto: JULIUS HAUSER