Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Estas konate, ke fizika agado ludas gravan rolon en resaniĝo. Postkancera resaniĝo ne esceptas. Nun grupo da virinoj, trafitaj de mamkancero, kune sportas, remante, kaj ĉiuj opinias, ke pliboniĝas ne nur ilia fizika, sed ankaŭ ilia spirita stato.
La virinoj kune remas, uzante specimenon de praĉina tiel nomata drakboato, kun 20 sidlokoj. La drakulinoj, oficiale Roz’Eskell Dragon Ladies, scias, ke remado ebligas naturan limfan drenadon kaj plifortigas muskolojn. Krome ĝi malpliigas lacecon kaj doloron kaj kontribuas al ilia memfido.
La drakulinoj — entute 32 — ekzercas sin apud Rennes, en la norda Francio, sed nun planas partopreni la festivalon Vogalonga en Venecio, Italio, en majo. Temas ne pri konkurso, sed pri festo, en kiu partoprenas pli ol 2000 boatoj. La drakulinoj intencas remi 32 km ĉe la Granda Laguno, inter la insuloj Burano kaj Murano, kaj fine laŭ la Granda Kanalo.
Diris unu el la drakulinoj, kiuj nun kolektas monon por ebligi la vojaĝon, kun la boato, al Venecio: “Tio estas simbolo de espero por ĉiuj virinoj kuracataj.”
Christian Bertin
korespondanto de Monato en Francio
[FORIGITA!: bildo]
La drakulinoj remas laŭ la tamburado de prue sidanta virino. Foto: Christian Bertin