Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉesas pro tro altaj kostoj pli kaj pli da elsendoj sur la longaj kaj mezlongaj ondoj. Cetere ekzistas nuntempe aliaj manieroj elsendi, kiel retradio kaj bitradio perantena (DAB kaj la pli kaj pli uzata DAB+) kaj persatelita.
Ĉesis en januaro en Germanio DLF, DLR, NDR Info, Puls Radio kaj WDR 2. La stacioj kapteblas tamen perrete kaj persatelite.
Tra la jaro ĉesos France Bleu en Strasburgo (kun programo en la alzaca lingvo) kaj en Nederlando NPO Radio 5 (nostalgia), same kapteblaj perrete kaj persatelite. En 2016 haltos en Germanio DLF (mezaj ondoj) kaj en 2017 la irlanda RTÉ 1, la Ĉeĥa Radio kaj BBC Radio 4. Ankaŭ tiuj stacioj perrete kaj persatelite kapteblos.
Jean Pierre VandenDaele
korespondanto de Monato en Belgio