Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
... pri la koncepto kaj faktaro “scienco” montriĝas en la titolo “Scienco kaj religio kunfluu, ne kverelu” de la artikolo de García Fumero (Monato 2014/4, p. 23-24). Efektive, scienco absolute indiferentas pri ĉia esplorvojo fremda al tiu de scienco mem kaj absolute fajfas pri ia alivoje fiksita celo aŭ rezulto. Ja tre povas okazi, ke religio kverelas kun religio, scienco kun scienco, eĉ religio kun scienco. Sed se scienco kverelas kun religio, jen ĝi ĉesas esti scienco.
Antonio Alonso Núñez
Hispanio