Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Du litovoj, Domas Jakubauskis kaj Vytautas Jakštas, decidis konstrui piramidon en la nacia muzeo de mono. Ili uzis litovajn cendo-monerojn, kiuj ekde januaro ne plu cirkulas, ĉar tiam Litovio ekuzis eŭrojn.
Konstrui la piramidon daŭris tri semajnojn. Por ĝin realigi la du studentoj uzis pli ol milionon da moneroj, tiel ke la piramido atingis la altecon de 1,13 m kaj pezas ĉirkaŭ 830 kg.
Tamen la piramido ne restis en la muzeo. La moneroj, kun valoro de preskaŭ 2900 eŭroj, estas donacitaj al la karitata fonduso “Helpo por infanoj de Litovio”.
last
estas korespondanto de Monato en Litovio
[FORIGITA!: bildo]
La piramido estas kredeble la plej alta tia “mono-monto” en la mondo. Foto: last