Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Sur la aŭstra parlamentejo giganta ruĝa rubando, la internacia simbolo pri solidareco kun aidoso-viktimoj. Surdige laŭta muziko ĉirkaŭ la viena urbodomo, kie kolektiĝas 40 000 vizitantoj antaŭ la 22a Vivo-Balo, kies ĉi-jara temo estas “ĝardeno de la voluptoj”.
Groteskaj maskoj, duone nudaj korpoj senescepte belaj, senĝene montrata samseksemo, buntaj roboj kaj modoj. Sponsoris la eventon produktisto pri kondomoj, kies frapfrazo “trairu bonorde la nokton” ĉie videblis.
Pli ol unu miliono partoprenis televide tiun plej grandan karitatan feston por subteni la batalon kontraŭ aidoso.
La balon vizitis elstaruloj, i.a. la iama usona prezidanto Bill Clinton [klintn] kaj la gajninto de la Eŭropa Kanto-Konkurso Conchita Wurst [konĉita vurst]. Aŭkcio liveris 400 000 eŭrojn, kiuj subtenos naciajn kaj internaciajn projektojn kontraŭ aidoso.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Vivobala scenejo antaŭ la viena urbodomo. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Paro en la “ĝardeno de la voluptoj”. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Ruĝa rubando sur la aŭstra parlamentejo. Foto: Walter Klag