Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kanaloj ege fetoras, same riveroj, en kiujn oni ĵetas ĉiuspecajn rubon kaj fekaĵon. Tio validas ankaŭ por la rivero Vieno (germane Wien-Fluss). Tial antaŭ cent jaroj estis konstruitaj kanaloj, kiuj ambaŭflanke akompanas tiun riveron. Malallogaĵoj nun ne plu videblas en la preskaŭ klara rivera akvo.
En la jaro 2000 montriĝis, ke la du kanaloj estas urĝe riparendaj. La renovigaj laboroj daŭris kelkajn jarojn. Dum tiu periodo ne eviteblis aĉa fetoro proksime de la riverujo.
Samtempe oni starigis kvar lemurajn kapojn sur la pilonojn de Ŝtuben-Ponto okaze de ekspozicio de artaĵoj de la skulptisto kaj pentristo Franz West [franc vest]. Ili konsistas el aluminio kaj estas blanke lakitaj.
Kvankam la kanaloj estas jam riparitaj, oni lasis tiujn strangajn kapojn kiel “daŭran artan instalaĵon”. Strange, ke ankaŭ la fetoro ne malaperis.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Unu el la kvar fetoro-flarantoj. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Rivero Vieno. Foto: Walter Klag