Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En Aŭstrio la kvare plej varma vintro de pli ol cent jaroj — la sekvoj estas ĉefe favoraj.
En normala vintro bezonatas multe da salo kaj ŝtonetoj por ebligi sekuran aŭtotrafikon. En la pasinta vintro maloftis neĝo kaj glacio. Tial oni ŝparis 22 milionojn da eŭroj por materialo kaj laborpagoj. Salon kaj ŝtongruzon oni ja povas uzi venontan vintron.
Krome ĉiu hejmo ŝparis 100 eŭrojn pro la pli malaltaj hejto-kostoj. Sume por Aŭstrio tio estas 370 000 000 eŭroj. Tio signifis malpli da importitaj nafto kaj tergaso. Plia sekvo estis draste falantaj energio-prezoj.
Ebla plia rezulto: la gripo kaj gripecaj infektoj maloftis dum la malvarma sezono.
Walter Klag