Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉu vi havas legitajn librojn kaj ne plu spacon sur viaj librobretoj? Ĉu neniu antikvaĵisto volas ilin aĉeti? Ĉu al neniu vi povas ilin donaci?
Do iru al unu el la malfermitaj libroŝrankoj, kiuj staras kelkloke en Vieno. Enmetu librojn, prenu aliajn, senpage, tagon kaj nokton. Estiĝas ekvilibro el dono kaj preno.
Sed — ho ve! Vento kaj pluvo, brutalaj analfabetoj kaj stultaj ebriuloj fojfoje damaĝas tiujn kulturajn instalaĵojn. Tial estis fondita asocio, kiu kolektas donacojn kaj de tempo al tempo riparas la kestojn.
Intertempe eĉ en la viena medicina universitato staras unu el tiuj ŝrankoj. Studentoj enmetas kaj elprenas uzitajn librojn kaj manuskriptojn, tiel ŝparante monon.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Malfermita libroŝranko en la unua distrikto de Vieno. Foto: Walter Klag