Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Dum la lastaj jaroj printempo fariĝis en Ĉinio la sezono por varbi laboristojn. Ĉie en multaj urboj videblas reklamtabuloj por varbi laboristojn, ĉar tiuj mankas al preskaŭ ĉiuj kompanioj, ĉu grandaj, ĉu malgrandaj.
Tamen varbi dungotojn malfacilas. Varbisto ĉe granda kompanio raportis, ke multaj laboristoj, ofte kun universitataj diplomoj, demisias post kelke da monatoj aŭ foriras post nur kelkaj tagoj — malgraŭ tio, ke la laborkondiĉoj signife pliboniĝis.
Salajroj pli altas, laboristoj ricevas foje senpagajn manĝaĵojn kaj loĝejojn, tamen ofte ne eblas allogi stabanojn. Antaŭ du jardekoj la situacio malis. Kiam kompanio serĉis dungotojn, prezentis sin granda nombro de taŭgaj kaj talentaj kandidatoj.
Sed la situacio ŝanĝiĝas favore al la kompanioj. Pro scienca kaj teĥnika progreso maŝinoj pli kaj pli plenumas la laboron. Do grandnombre ne estos bezonataj tiom da laboristoj.
Xu Jinming/pg
[FORIGITA!: bildo]
La ĉina registaro organizas eĉ subĉiele kunvenojn por varbi laboristojn. Foto: Xu Jinming