Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ŝokiĝis albanoj, kiam ili eksciis, ke samlandano estas ekzekutita en greka prizono. Ilia Kareli, enkarcerigita en 1997 pro ŝtelado, estis mortiginta policiston en la prizono Malandrino, apud Tesaloniko. Tie, li diris, la policisto kaj aliaj provosoj lin jam delonge turmentadis, tiel ke li ne plu eltenis.
Tamen, translokite al prizono Nigritas, Kareli estas ĝismorte bastonita de dek provosoj en sia ĉelo. Tio kaŭzis fortan reagon ne nur en Albanio sed ankaŭ en Grekio.
La prokuratorejo greka ordonis la areston de 14 policistoj en ambaŭ prizonoj. Pro la mortigo protestis ankaŭ Amnestio Internacia.
Notis Amnestio, ke la polico en Grekio havas jam de kelkaj jaroj ligojn kun la nazia partio “Ora Aŭroro”. Tiel oni celas klarigi plurajn perfortojn kontraŭ enmigrintoj, precipe albanoj.
Bardhyl Selimi