Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Tirano, la nuna ĉefurbo de Albanio, festas en 2014 sian 400-jariĝon. Fondis ĝin paŝao, Sulejman Ballgjini [balĝini], kiu devenis de la vilaĝo Mullet, situanta nun 10 km for.
La urbo posedis unue tri konstruaĵojn: publikan banejon (turke hamamo), panbakejon kaj moskeon. Ekde tiam la urbo pligrandiĝis. En februaro 1920 ĝi estis elektita ĉefurbo de la nove sendependa lando Albanio.
La reĝo Zog I komisiis al arkitektura studio en Florenco, Italio, la planadon de la moderna urbo. Dum la komunisma periodo oni konstruis loĝblokojn, en stilo sovetia, kaj verdan areon ĉirkaŭ artefarita lago.
Post 1990 eksplodis konstruado ne nur de loĝejoj pluretaĝaj sed ankaŭ de restoracioj, hoteloj kaj amuzejoj. Nuntempe la urba estraro komencis realigi planon por plilongigi norden la grandan bulvardon.
Bardhyl Selimi
[FORIGITA!: bildo]
Tirano, kun ĉ. 700 000 loĝantoj, montras spurojn de itala kaj de soveti-epoka planado. Foto: Bardhyl Selimi