Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Mi ekkonis la parlamentanon Sebastian Edathy en 2013. Li impresis kiel homo serioza kaj sincera. Tiam li prelegis pri parlamenta enketo, kiun li estris, rilate murdojn faritajn de novnazioj kontraŭ eksterlandanoj turk- kaj grek-devenaj kaj policistino.
En septembro 2013 okazis balotoj por la germana federacia parlamento (Bundestag). Edathy estis reelektita. Tamen en februaro 2014 polico kaj prokuroraro traserĉis liajn loĝejon kaj oficejon. Ili suspektis, ke tie ili trovos kontraŭleĝajn fotojn pri nudaj knaboj inter 9- kaj 14-jaraĝaj.
En listo de tiuj, kiuj aĉetis la fotojn de kanada kompanio, troviĝis la nomo de Edathy. Tiu asertas, ke li neniam posedis pornografiaĵojn. Efektive la prokuroro kaj polico konstatis, ke ĉe Edathy ne troveblas krima materialo.
Baldaŭ aperis pliaj novaĵoj skurilaj kaj kuriozaj. La tiama germana ministro pri internaj aferoj, Hans-Peter Friedrich [fridriĥ], nun ministro pri agrikulturo, evidente informis la prezidanton de la Socidemokrata Partio (SPD), Sigmar Gabriel, pri esploroj kontraŭ Edathy, kiu povus esti avertita.
Edathy subite rezignis pri sia parlamenta mandato “pro sanecaj kialoj” kaj malaperis, laŭdire en eksterlando. Denove li neis aĉeti kaj posedi pornografian materialon kaj diris, ke lia komputilo estis ŝtelita. Ankaŭ ministro Friedrich demisiis (vidu Monato, 2014/3).
Al ĵurnalistoj Edathy diris, ke li plurfoje ricevis murdminacojn kaj tial ne intencas reveni Germanion. Kaj en la Fejsbuk-paĝo de Edathy aperis mistera noto: “Al koncernatoj. La dokumentoj pri la tuta afero estas deponitaj en multaj lokoj kaj estos publikigataj en tiu momento, kiam io okazos al mi”. Ĉu Edathy mem skribis? Intertempe li anoncis sian intencon verki libron pri la afero.
Koincide, konfesinte, ke li posedas infano-pornografiaĵojn, demisiis la prezidanto de la Katolika Laboristo-Movado (Katholische Arbeitnehmer-Bewegung), Georg Hupfauer.
Jomo Ipfelkofer