Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la decembra numero aperis letero de Julius Hauser (Monato 2013/12, p. 6) pri la japana komunisma partio sub la titolo Nur fantazio. Laŭ mia scio komunismo estas depratempa revo de la homaro pri la justa komunumo, kie inter la homoj regas frateco kaj justeco kaj inter la popoloj konkordo kaj paco. Miaopinie do la japana komunista partio en la estonteco ja povos ellabori kaj organizi novan movadon, tio estas movadon de civitana solidareco, kiu alportos al Japanio novan esperon kaj etoson kaj al la mondo konkordon kaj pacon.
Zdeněk Zavodný
Ĉeĥio