Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ekde la somero 2013 dominas novaĵbultenojn raportoj pri Edward Snowden, usonano, kiu malkaŝis sekretojn pri la nun malpli sekretaj servoj kaj kiu fuĝis azilpetante al Rusio.
Komence de novembro la verdula germana parlamentano Hans-Christian Ströbele [hans-kristjan strébele] raportis pri sia renkontiĝo kun Snowden en Moskvo.
Ströbele volis paroli kun Snowden, por ke tiu klarigu, kiel kondutis la usona Nacia Sekureco-Agentejo rilate Germanion, ĝiajn civitanojn, kancelieron, federacian registaron kaj parlamentanojn. Pri tiaj demandoj la germana registaro antaŭe ne montris intereson.
En Moskvo Ströbele transdonis dokumenton por premii Snowden kiel rivelanton (angle: whistleblower). La premio estas aljuĝata ĉiun duan jaron al tiu, kiu malkaŝas aferojn, kiuj minacas la medion, socion, pacon kaj la homaron ĝenerale.
La premion aŭspiciis la internacia asocio de advokatoj kontraŭ nukleaj armiloj kaj la unuiĝo de germanaj sciencistoj. Siavice Snowden transdonis leteron al la germana registaro.
Nur post la Ströbele-vizito la registaro montris pretecon kontakti Snowden. La federacia ministro pri internaj aferoj Hans-Peter Friedrich diris: “Ni trovos eblojn, se sinjoro Snowden pretas paroli kun germanaj instancoj”.
Tamen la registaro mem ne iniciatos kontakton. Kaj ĝi ne volas proponi azilon al Snowden. La afero ne simplas, ĉar Usono volas arestigi Snowden kaj lin ekstradiciigi.
Jomo Ipfelkofer