Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Fine de oktobro oficiale vizitis Slovakion François Hollande, la prezidanto de la Franca Respubliko.
Li renkontis la prezidanton kaj la ĉefministron de Slovakio kaj malfermis en Bratislavo ekspozicion pri franca gotika arkitekturo. Inter la temoj traktataj dum pintkunveno troviĝis politiko, ekonomio, instruado kaj kultura kaj scienca kunlaboro.
La ministroj pri eksterlandaj aferoj de Slovakio kaj Francio subskribis dokumenton “Agadplano de strategia partnereco 2013-2018”.
La unua oficiala vizito de franca prezidanto koincidis kun ne nur la 20a datreveno de la sendependiĝo de Slovakio sed ankaŭ la 95a datreveno de la ekesto de la iama Ĉeĥoslovakio, en kiu rolis Francio.
Julius Hauser