Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En 2013 la banko Raiffeisen [rajfajzn] ekfunkciigis la unuan tiel nomatan pasivan oficejan turdomon, kiu estas la plej granda pasiva domo en la mondo.
Pasiva domo mem produktas sian energion el renovigeblaj fontoj. Por havi la titolon “pasiva domo” necesas atestilo de sendependa instituto, ĉi-okaze la Aŭstra Asocio por Daŭripova Konstruado.
Por la Raffeisen-konstruaĵo, kiu staras apud la Danuba Kanalo, la asocio aljuĝis 949 el 1000 poentoj.
La pasiva domo kostis 84 milionojn da eŭroj — 5 milionojn pli ol per kutima konstrumetodo. Sed oni daŭre ŝparos energikostojn, kaj post 14 jaroj la pliaj kostoj estos amortizitaj.
La du-metrojn dika fundamenta plato kaj la ses keloetaĝoj profundas 19 metrojn. Tial necesis stabiligi la grundon sub apudaj konstruaĵoj. Problemon kreis ankaŭ la premo de la grundakvo. La duona konstrudaŭro necesis nur por la subteraj partoj. Supre de la stratnivelo leviĝas 20 etaĝoj, kiuj kune altas 100 metrojn.
El diversaj fontoj venas la energio por varmigi dum vintro kaj malvarmigi dum somero: tervarmo, biogaso, suno kaj, se necese, proksima rubobruligejo. La duktoj, kiuj kondukas tervarman akvon en la domon, longas 45 km kaj parte troviĝas je 40 m sub la stratnivelo.
Pro la konstrumetodo oni ŝparas ĉiujare 2,5 milionojn da kilovathoroj da elektra energio. Tio signifas jare 500 000 eŭrojn. Ankaŭ varmo el la multaj komputiloj hejtas la domon, superflua varmo eĉ apudan banejon.
La 10 000 kvadratmetra vitra fasado estas multtavola: interne tritavolaj fenestroj izolitaj, ekstere plia vitra tavolo, kiu fortenas en somero la varmon kaj samtempe ebligas aerumadon, ankaŭ dum forta vento. Akvo el la apuda kanalo malvarmigas la domon dum la varma sezono.
Teretaĝe situas publikaj lokoj, inkluzive de kafejo. Infanĝardeno povas esti frekventata ankaŭ de infanoj de dungitoj en apudaj burooj.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Meze la nova oficeja turdomo, maldekstre la malnova Raiffeisen-centro, dekstre la ejo de IBM. Foto: Walter Klag