Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Jam de malproksime mi aŭdas blovinstrumentan muzikon. Estas la fino de oktobro 2013. Kiel ĉiujare okazas la tritaga kukurba festo sur la monto Am Himmel (En la ĉielo) en Vieno.
Centoj da festemuloj pilgrimas al la monto, tutaj familioj, kun infanetoj kaj hundegoj. Ĉiu trovas ion interesan. Orkestro el la orient-stiria urbeto Fürstenfeld (Princkampo) ludas “Ni estas la gajaj lignohakistoj” kaj nove komponitan kukurban marŝon.
Sub tendegoj oni preparas manĝaĵojn: kukurban supon, terpoman gulaŝon, farunaĵojn, krome trinkaĵojn kun kaj sen alkoholo. Aĉeteblas ankaŭ “ŝtormo” — nova, ankoraŭ fermentanta vino tre ebriiga.
Kiu ne volas manĝi supon surloke, povas aĉeti kukurbojn por hejme supumi. Grandajn kukurbojn oni ĉizas al pitoreskaj kapoj. Forĝisto vendas uzitajn hufoferojn pendigotajn ekstere sur enir-pordon. Venos bonŝanco, se la pintoj supren montras.
Aliloke oni vendas lignajn tranĉbretojn por la kuirejo, faritajn el nur unu lignopeco. Kiu jam ĉion havas, flugigas kajtojn kun siaj infanoj. La brila vetero ebligas ravan panoraman rigardon sur Vienon.
Mi iras hejmen, en la sako du kukurbojn.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Infanoj kaj aliaj laŭplaĉe ĉizas la kukurbojn. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Oni vendas farunaĵojn ... kaj samtempe gaje babilas. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Familianoj kune ĉizas siajn kukurbojn. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Blovorkestro ludas “Ni estas la gajaj lignohakistoj”. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Al ĉiu bona popola festo apartenas kajtoflugigado. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Forĝisto prilaboras hufoferojn ... gajnante samtempe admiron de la juna generacio. Foto: Walter Klag