Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la artikolo Nova espero por malnova partio (Monato 2013/10, p. 9) Isikawa Takasi skribas, ke ... japana komunista partio povos ellabori kaj organizi novan movadon, kiu superos la eluzitan marksismon.
Laŭ mia persona opinio tiu ĉi aserto estas nur fantazio. Mi vivis kaj laboris en Japanio kvar jarojn kiel diplomato. Mi detale studis la historion de la tieaj registaraj kaj opoziciaj partioj, diskutis kun deputitoj de diversaj politikaj flankoj. Pro tio mi konsentas kun Isikawa Takasi nur en tio, ke la japana komunista partio estas historie tradicia kaj stabila politika forto de la japana politika kaj parlamenta sistemo, kiu havas malgrandan, sed fidelan nombron de elektantoj.
La komunista partio ne havas ja tre signifan kaj fortan pozicion en la tradicia japana socio; efektive ĉiuj aliaj politikaj partioj distanciĝas de ĝi kaj ne volas koalicii kun ĝi, kaj pro tio mi persone ne kredas je revoj kaj konsideroj, ke la japana komunista partio en estonteco povos ellabori kaj organizi novan movadon.
Julius Hauser
Slovakio