Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La nova registaro socialista en Albanio delonge petas konsilojn de la eksa ĉefministro brita, Tony Blair [teŭni blea]. Ĉi lasta, kiu eksiĝis en 2007 post dek jaroj da regado en sia lando, fariĝis politika konsilanto en diversaj mondopartoj, ekzemple en meza Oriento.
Blair alvenis komence de oktobro al la albana ĉefurbo Tirano kaj kungvidis registaran sesion. Albanoj ŝatas Blair pro lia helpo okaze de la milito en Kosovo en 1999.
En gazetara konferenco post la registara kunsido diris Blair: “Mi deziras realigi vizion pri la konkretaj aferoj en via malgranda lando.” Kia vizio, kiaj konkretaj aferoj, ne klaras.
Bardhyl Selimi