Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Interne kaj ekstere Vieno verdiĝas pli kaj pli — nome nutraĵe kaj strate! Daŭre kreskas la nombro de vegetaranoj (nuntempe 8 % de la loĝantaro) kaj lastatempe ankaŭ de veganoj (1 %). Tial la geedzoj Maran fondis en Vieno la unuan veganan superbazaron en strateto Stumper, kiu estas flankstrato de strato Marienhilfer*.
Vienon regas koalicio de socialdemokratoj kaj verduloj. Vicurbestrino estas la grekdevena verdulino Maria Vassilakou, kiu baldaŭ realigos la projekton “komuna trafikejo” en strato Marienhilfer, tre ŝatatan de aĉetemuloj pro la multaj magazenegoj. Jam de jaroj la aŭtotrafiko estas reduktita post konstruo de la subtera metrolinio U3.
Nun la strato Marienhilfer estos paradizo al piedirantoj, biciklantoj kaj ludemaj infanoj. Liverado de varoj povos okazi nur antaŭtagmeze. Uzado de privata aŭto eblos nur al loĝantoj de la strato. La maksimuma rapideco estos 20 km en horo. Espereble la “komuna trafikejo” ne iĝos “komuna batalejo”!
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Sinjorino Maran fondis la unuan veganan superbazaron en Vieno. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
La vegana superbazaro en Stumper-Strateto de ekstere. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Afiŝo de la viena Verda Partio en strato Marienhilfer: “Ni (la verduloj) plantas arbojn, sed ne homojn” (vortludo por “ni ne mokos pri homoj”). Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
La strato Marienhilfer iĝos “komuna trafikejo” Foto: Walter Klag