Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Okaze de la 1150a datreveno de la alveno de kristanaj misiistoj sur la teritorion de la Grandmoravia Imperio (hodiaŭa Slovakio kaj Ĉeĥio) en 863, estis emisiita slovaka jubilea du-eŭra monero.
En julio la nacia banko de Slovakio produktis milionon da moneroj, kiuj montras unuflanke la eŭropan kontinenton kaj aliflanke la misiistojn Konstantino kaj Metodo. Ili portas duoblan krucon, kiu estas samtempe episkopa bastono.
La du misiistoj, fratoj el la greka urbo Tesaloniko, fondis slavan lernejon, tradukis bibliajn kaj liturgiajn tekstojn en lingvaĵo komprenebla al slavoj (t.n. malnovslava lingvo) kaj kreis la slavan skribsistemon glagolico.
Julius Hauser
[FORIGITA!: bildo]
Konstantino tenas en siaj manoj libron, kiu indikas instruitecon kaj kredon, dum Metodo estas ilustrita kun preĝejeto kiel simbolo de la kristana eklezio.