Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La 6an de julio la litovoj festas la Tagon de la Ŝtato, aŭ la Tagon de la Kronado de la reĝo Mindaugas. Mindaugas (1203-1263) estis la unua kaj sola reĝo de Litovio (1253-1261), kiu el kvin unuopaj litovaj duklandoj kreis ŝtaton.
Antaŭ kvar jaroj, kiam Litovio memoris la miljariĝon de la unua mencio de sia nomo, naskiĝis la tradicio, ke je la 21a horo oni publike kantas la nacian himnon. Tial litovoj kunvenas sur la placo Vincas Kudirka (aŭtoro kaj komponinto de la himno kreita en 1898).
Ĉi-jaron en 53 regionaj centroj, kaj ankaŭ en preskaŭ 30 landoj tra la mondo, litovoj kantis sian himnon, kiu fariĝis potenca kunigilo de samlandanoj.
La iniciatinto de la tradicio “Nacia himno ĉirkaŭ la mondo”, Raimundas Daubaras, diras, ke la litovoj povas fieri, ke ili estas la sola popolo, kiu ĉiujare en la sama horo kantas la himnon de sia patrujo.
En 1940, post la invado de Litovio fare de la ruĝa armeo de Sovetio, la himno estis malpermesita. La nun kantata himno estis reoficialigita en 1992.
last
[FORIGITA!: bildo]
Litovoj en la ĉefurbo Vilnius kantas la himnon de sia patrujo sur la placo de la kreinto de la “Nacia kanto”, Vincas Kudirka.
[FORIGITA!: bildo]
Litovoj en la ĉefurbo Vilnius kantas la himnon de sia patrujo sur la placo de la kreinto de “Nacia kanto”, Vincas Kudirka.