Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Moviĝi en Vieno per elektra energio eblas per metroo kaj tramo — lastatempe ankaŭ per biciklo kaj aŭto. Posedantoj de elektra biciklo aŭ aŭto veturu al unu el la 28 lokoj en Vieno, kie troviĝas kontaktskatoloj por preni elektran energion.
Ŝargado daŭras kelkajn horojn, en du lokoj malpli. Por biciklo la energio estas senpaga, por aŭto oni pagas 24 eŭrocendojn por unu kilovathoro.
Eblas hejme ŝargi veturilon per endoma kontaktskatolo. Tia skatolo kostas 1080 eŭrojn (por 3,7-kilovata povumo, unufaza kurento) aŭ 1680 eŭrojn (11 kilovatoj; trifaza). Krome pagendas la elektra energio, aktuale 20 eŭrocendoj por unu kilovathoro.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Publika ŝargejo por elektra aŭto en la sesa distrikto de Vieno. Foto: Walter Klag