Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Ĉu simple bruligi lignon, aŭ fari ion pli inteligentan? Unuflanke Aŭstrio estas riĉa je ligno: 48 % de la areo estas kovrita de arbaroj, kaj kreskas la elcentaĵo.
Aliflanke Aŭstrio importas lignon por produkti bretojn, meblojn kaj aliajn objektojn. Krome, lastatempe, centraloj kaj privatuloj ĉiam pli uzas lignon por hejti. Sekve la lignoprilabora industrio devas pagi pli altan prezon por kruda lignomaterialo.
Tial industriistoj aperigis grandformatajn anoncojn en gazetoj, per kiuj ili protestis kontraŭ la ekfunkciigo de lignobruliga centralo en Karintio, la plej suda aŭstra federacia lando.
Tie oni bruligos 300 000 kubajn metrojn da ligno ĉiun jaron. Tiu kruda materialo mankos por produkti paperon kaj diverstipajn kartonospecojn, kaj devos esti importata.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Ĉiam pli da homoj en Aŭstrio uzas lignon por hejti sian hejmon, varmigi akvon kaj parte jam por produkti elektron.