Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La interesiĝo pri cirko kiel hobio kreskas en Finnlando. Geknaboj, gejunuloj kaj plenkreskuloj aliĝas al cirko-kluboj en diversaj urboj. Ili lernas ne nur akrobatikon kaj klaŭnadon, sed ankaŭ kunlaboradon, respondecon kaj mensan ekvilibron.
En la klubo ne gravas ilia aĝo, sekso, eksteraĵo aŭ loĝloko. Kore bonvenigante ankaŭ enmigrintojn, la kluboj strebas al multkultureco, egaleco kaj diverseco. La klubanoj lernas krei amuzajn kaj belaspektajn scenojn kaj programerojn, kie kuniĝas ĉiam pli malfaciliĝantaj movoj kun ĉarmaj vestoj kaj kongruaj koloroj kaj muziko. Ili fiere invitas siajn gepatrojn kaj parencojn por vidi la rezultojn. Kompreneble la enirbiletoj kostas iom da mono.
La Cirko-Asocio de Finnlando organizas la trejnadon, tendarojn kaj festivalojn. El sia “ilarobanko” ĝi pruntas laŭeble ilojn por la trejnado kaj prezentoj. La cirko-kluboj jam havas 6000 membrojn.
Saliko
[FORIGITA!: bildo]
La interesiĝo pri cirko kiel hobio kreskas en Finnlando. Foto: Saliko
[FORIGITA!: bildo]
Pendi sur toloŝnuro. Foto: O. Voutilainen
[FORIGITA!: bildo]
“Ponto” malantaŭen. Foto: O. Voutilainen