Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
La 50-jariĝon de la unua flugo de virino en la spaco celebris en Vieno la Komitato pri Paca Uzo de la Kosmo (COPUOS).
Ekde la 16a de junio 1963 la rusa kosmonaŭtino Valentina Tereŝkova 48 fojojn ĉirkaŭflugis la terglobon per la kosmoŝipo “Vostok 6” dum 70-hora flugo. De tiam preskaŭ 60 virinoj el diversaj landoj ŝin sekvis, flugante en la kosmo.
Ĉeestante la celebron, Tereŝkova diris: “Birdo ne povas flugi nur per unu flugilo. La kosmaj flugoj de homoj ne povas evolui sen aktiva partopreno de virinoj.” Tiel la 76-jaraĝulino volas kuraĝigi pli da virinoj partopreni kosmajn programojn.
Jurij Fedotov, ĝenerala direktoro de la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno, substrekis la gravecon de virinoj en spac-esplorado. Li diris: “La kosmonaŭtiko grave kontribuis al diversaj sferoj kiel sano kaj kontraŭbatalo de naturkatastrofoj, al malpliigo de klimataj ŝanĝoj kaj evoluo.”
La diskutado ĉi tie hodiaŭ emfazas, ke la paca kaj profitdona utiligo de la kosma spaco postulas ne nur interŝtatan kunlaboron, sed ankaŭ egalan partoprenon de virinoj kaj viroj.
La temon “Kosmo: konstrui la estontecon hodiaŭ” diskutis eminentaj virinoj el kosmo-spacaj fakoj. Partoprenis interesatoj el Argentino, Kanado, Ĉinio, Italio, Japanio, Niĝerio, Rusio, Usono kaj el la Eŭropa Kosmo-Agentejo.
Evgeni Georgiev
[FORIGITA!: bildo]
Kadre de ekspozicio pri 50 jaroj de virinoj en la spaco okazis publika renkontiĝo kun kosmonaŭtinoj. De maldekstre: Liu Yang (Ĉinio) kaj Valentina Tereŝkova (Rusio), kun la ĝenerala direktoro de la viena oficejo de Unuiĝintaj Nacioj, Jurij Fedotov. Foto: UN, Vieno