Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Okulfrapa varbado en la ĉefa korto de la viena Muzea Kvartalo: cento da gravedaj virinoj kaj patrinoj kun etaj infanoj gimnastikas “kange” antaŭ publiko kaj radioraportistoj.
Kang-trejnadon por virinoj antaŭ kaj post la nasko enkondukis Nicole Pascher [nikól paŝa]. Naskita en Vieno, ŝi eklernis dancadon kiel naŭjara knabino kaj nun instruas kang-gimnastikon. La nomon “kanga” ŝi pruntis de tiu de tuko, kiun afrikaj patrinoj uzas por porti infanetojn.
Samtempe oni varbis por SOS-infanvilaĝoj, kiujn iniciatis la aŭstro Hermann Gmeiner [herman gmajna] por milit-orfoj post la dua mondmilito. Tie infanoj senfamiliaj povas evolui kvazaŭ ĉe normala familio.
Hodiaŭ ekzistas infanvilaĝoj en 131 landoj. Dum la kang-tago eblis kontraŭ unu eŭro patroni infanon.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Buntigis la aŭstran ĉefurbon dekoj da kang-dancantoj. Foto: Walter Klag