Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Kiuj ŝatas veganan glaciaĵon, povas nun manĝi ĝin en Vieno. En majo 2013 malfermiĝis la unua vendejo “Veganista”, kie oni ricevas nur veganajn glaciaĵo-specojn.
Du fratinoj pli ol unu jaron eksperimentis per diversaj receptoj. Cecilia Blochberger [cecília blóĥberger], 39-jara, havis jam spertojn pri vendado de kosmetikaĵoj kaj tiel havigis la startkapitalon por la nova entrepreno. Krome ŝi studis ĉe usona t.n. Glaciaĵa Universitato en New Jersey [nju ĝorzi].
Susanna Paller, 27-jara, okupiĝas ĉefe pri la preparado de tiuj frandaĵoj. Ovojn kaj bovinan lakton la fratinoj tute ne uzas, kio ĝojigas homojn kun laktoza netoleremo. Ili evitas ankaŭ la normalan sukeron sakarozo kaj anstataŭigas ĝin per sojo-suko, rizo-suko, avena suko kaj kokosa suko.
Unu “globo” de la glaciaĵo kostas inter 1,60 eŭroj kaj 1,90 eŭroj, do iom pli ol aliloke. La venontan jaron la fratinoj volas vendi ankaŭ kafon kaj liveri la glaciaĵojn al veganaj bakejoj kaj restoracioj.
La vendejo, en Neustiftgasse [nójŝtiftgase], proksime al la metroa haltejo Volkstheater [fólksteater], estas malfermita ĉiutage de la 11a ĝis la 19a horo.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
La ekstero de la nova vegana vendejo en la sepa distrikto de Vieno. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
La ŝildo fiere anoncas la nomon de la vendejo. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
En la vendejo haveblas diversaj veganaj glaciaĵoj. Foto: Walter Klag