Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Dum kvar monatoj kvindeko da rifuĝintoj okupis la Votopreĝejon en Vieno (Monato, 2013/05, p. 11). En marto ili translokiĝis al pli komforta, sed modesta loĝejo en la monaĥejo de la Servantoj de la Sankta Virgulino Maria, 800 metrojn for de la Votopreĝejo.
Ili petis azilon, sed pro la komplika leĝa situacio decidoj povas daŭri eĉ jarojn. Ĝis nun preskaŭ ĉiuj ricevas simplajn loĝadon, nutradon kaj vestadon kaj krome 19 eŭrojn tage.
La Ordeno de la Servantoj estis fondita en 1233 en Florenco kaj okupiĝas hodiaŭ precipe pri misiado.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
La baroka preĝejo de la Servantoj en la naŭa distrikto de Vieno. Foto: Walter Klag