Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Malkreskas la nombro de viktimoj de trafikakcidentoj en Slovakio. En 1965 Slovakio havis 128 mortajn viktimojn el miliono da loĝantoj. En 2010 la nombro malkreskis al 65, en 2012 al 55. Tio reprezentas “bonan” mezumon en Eŭropa Unio.
Laŭ statistiko de Eŭropa Komisiono, Slovakio havas en meza Eŭropo la plej malaltan nombron de viktimoj de trafikakcidentoj kompare kun Aŭstrio (64), Ĉeĥio (71), Hungario (60) kaj Pollando (93).
Julius Hauser