Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
Deko da lingvoj lerneblas en “Kafejo de la lingvoj”, kiu funkcias ĉiun merkredon de la 17a ĝis la 20a horo en Vieno. En tri salonoj staras tabloj, ĉiu por unu lingvo.
Dum frumarta vespero aŭdiĝis ekzemple jenaj lingvoj: araba, bosna-kroata-serba, esperanta, franca, germana, greka, hispana, itala, pola, rumana kaj turka. Ĉiu, kiu volas transdoni sian lingvan scion, rajtas malfermi tablon. Eniri neniom kostas.
Kontraŭ modesta prezo aĉeteblas trinkaĵoj kaj etaj manĝaĵoj. Organizas la sesiojn la privata asocio Kontaktepool [kontáktepul]. La adreso de la kafejo: Einsiedlerplatz 5, 1050 Wien. Informoj: kontaktepool@stationwien.com.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Instruistinoj por slavaj lingvoj. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Perso glutas la tutajn lingvojn. Foto: Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Ĉinino kaj serbino lernas Esperanton. Foto: Walter Klag