Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
“Bedaŭrinde, la tragedio daŭras kaj daŭros” diras Garvan Makaj (Monato 2012/12, p. 12). Li ne menciis la ekziston de UN, kiu estis fondita (1945) por la realigo de paca kunvivado kaj kunekzistado de ĉiuj membro-ŝtatoj.
UN havas sian Sekurecan Konsilion, kiu devas realigi pacan kunekziston, sed ĝi ne realigis tion ĝis nun. Tial la homaro kaj UN devas iel plibonigi la agadon de la Konsilio kaj en tio estas reala espero de la homaro.
Pacemaj homoj en la tuta mondo estas en grandega plimulto, tial ni bezonas organize kaj obstine postuli de niaj politikaj reprezentantoj la realigon de paca kunekzisto.
Atanasije Marjanović
Serbio