Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
En la artikolo De la gepatroj lernu! (Monato 2013/02, p. 14-15) Zlatko Tišljar skribas, ke “Ĉiu infano, lernante la gepatran lingvon, aŭdas tage ĉirkaŭ 10 000 frazojn kaj mem samkvante eldiras.” Mi ne estas profesia instruisto de fremdaj lingvoj, sed la nombro de frazoj ŝajnas al mi tro alta. Laŭ mia opinio temas pri tajperaro; estis aldonita unu nulo pli ol devus esti. Se la aŭtoro skribus 1000 frazojn, tio jam povus esti pli reala, sed ankaŭ tiam mi dubas. Bedaŭrinde, ke la aŭtoro ne indikas la aĝon de la infanoj, kiuj estas kapablaj en tempo de komputiloj eldiri tage 1000 frazojn.
Julius Hauser
Slovakio