Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
Proksimuma verkojaro: 2012-2018
La artikoloj origine aperis en Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/.
La artikoloj havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monato-2012-010403" ĝis "monato-2018-012399"), kies cifera parto egalas al la jaro de publikigo kaj la numero de la artikolo.
“Agogrupo Kriantaj Birdoj” nomiĝas la organizantoj de manifestacio kontraŭ planataj har-kontroloj de supozataj drogkonsumantoj. En februaro protestantoj simbole deponis specimenojn de siaj urino kaj haroj — fakte de pomsuko kaj bros-haroj — antaŭ la ministrejo pri internaj aferoj en Vieno.
Kunlige kantis du kanabo-konsumantoj por provoki la ministrinon, Johanna Mikl-Leitner. Laŭte aplaŭdis la 60 ĉeestantoj post la kanto, sed ne reagis la 20 policanoj.
Ne estas konate, ĉu la ministrino trinkis la pomsukon. Por realigi tiujn kontrolojn necesas ŝanĝi la aŭstran konstitucion.
Walter Klag
[FORIGITA!: bildo]
Manifestaciantoj, kantantoj kaj policanoj antaŭ la ministrejo pri internaj aferoj en Vieno. Foto: Walter Klag